turfalko

Hieraŭ mi revidis la uŝuiston en la parko. Li nomiĝas Ismael. Ni denove trejnis kune. Li helpis min plibonigi miajn piedbatojn. La tekniko de Ismael estas tre simila al tiuj, kiujn mi lernis en tekvondo. Hodiaŭ li estis laca, do mi trejnis sola en la parko, malgraŭ la varmega vetero.

Teroj okraj sekaj akraj aromoj de incenso kaj rosmareno

neniu celo povos rompi niajn elektojn

la skriboj estis ĉie videblaj kaj ni fieris

fratoj en filigrano

sub la kupolo ŝirmitaj kontraŭ fajro falantaj demonoj

amara spuro sur la palato

la forto de la spirado kontraŭ niaj delikataj suspiroj folioj kaj familioj disŝiriĝas

la skriboj estis ĉie videblaj kaj niaj notoj skulptitaj en karno

sub niaj vortoj sub niaj mortoj la argilo mildigas la brulon

Hieraŭ mi trejnis en la parko. Ulo vidis miajn pugnogantojn kaj demandis min, ĉu mi praktikas miksitan luktosporton. Mi respondis: nur piedpugnan boksadon. Li diris, ke li praktikas uŝuon, ĉinan batalarton. Li venas el Afganio. Ni parolis iomete en la franca kaj la angla. Ni trejnis kune, kaj li montris al mi kelkajn teknikojn de piedbatoj. Li piedbatis tre forte. Mi tre ŝatis liajn teknikojn. Estis tre bela renkontiĝo. Mi esperas revidi lin venontan sabaton.

Hodiaŭ, en Maroko, estas la Granda Festo, Aid al-Adha. En aliaj landoj, la festo komenciĝis hieraŭ. Mi estas ĉe mia bofamilio, kaj ni tagmanĝas kune. La urbo Kazablanko estas tre trankvila. La stratoj en mia kvartalo estas preskaŭ malplenaj. Multaj homoj vojaĝas aŭ iras al la kamparo por festi. Pro la granda sekeco, la maroka reĝo malpermesis la oferadon. Mia bofamilio jam de pluraj jaroj ne plu faras la oferon. Ni simple manĝas iom da viando por festi kiel kelkaj broĉetoj.

Hieraŭ mi flugis el Parizo al Kazablanko. Post la ekflugo el la flughaveno Charles de Gaulle, situanta nordoriente de Parizo, la aviadilo turniĝis maldekstrume, desegnante buklon super la norda parto de la ĉefurbo. Mi admiris la Stadiono de Francio en Saint-Denis, la Bosko de Boulogne, kaj la kvartalon de La Défense kun la fama Granda Arko. La ĉielo estis nuba. Mi apenaŭ povis ekvidi la Ejfelturon kaj la Triumfarkon ĉe la Stela Placo.

Poste ni flugis super la nuboj. Ĉirkaŭ la Eŭska Lando, mi povis vidi malproksime la okcidentajn Pireneojn. Iliaj pintoj estis kovritaj de iom da neĝo. Mi provis rekoni la Pinton de Tagmezo de Ossau, sed mi ne sukcesis. Mi amas observi geografiajn vidindaĵojn kaj noti ilin en mia kajereto.

Post la transflugo de Hispanio, ni pasis super Andaluzio. Mi atente rigardis la mediteranean marbordon apud Malago. Mi konas iom tiun regionon: mi feriis kelkfoje inter Marbella kaj Malago, kaj antaŭe mi veturis tra ĝi, kiam ni vojaĝis per aŭto de Maroko al Francio.

Vidate el la ĉielo, ĉio ŝajnas paca. Sed tio estas nur impreso. Ĉi tie malsupre estas tro da perforto, konfliktoj kaj militoj. Mi pensis pri ĉiuj viktimoj tra la mondo.

Fine, la maroka marbordo aperis. Ni flugis super Tetuano, kaj mi vidis la Rifajn montojn. Ŝefŝaŭeno troviĝis maldekstre. Antaŭ la alteriĝo, la lumo de la sunsubiro kovris la pejzaĝon. Mi admiris la okrajn terojn de Maroko. Estis neforgesebla momento. Mi pensis: estas bone reveni hejmen.

Ekde unu semajno, mi gvidas mian fraton por vizito de Kazablanko. Ni multe paŝis tra la urbo. Ni vidis la malnovan urbocentron, la bastionon “Sqala”, kiu estas nun fama restoracio, la vilaon “La Turetoj” konstruitan de la franca arkitekto Marius Boyer, la preĝejon de la Sakramenta Koro apud la parko de la Araba Ligo.

Ĉi-posttagmeze ni vidis baleton en la ĉefurbo de Maroko, Rabato. La spektaklo estis en tri partoj : Nokturnoj de Chopin Sesa simfonio de Beethoven Bolero de Ravel La muziko estis interpretita de la Maroka filharmonia orkestro direktita de Dina Bensaïd. La danca kompanio Malandain venis el Biarritz, Francio. Ni ŝatis la dancon por la sesa simfonio. La kostumoj estis blankaj kaj inspiritaj de la antikveco. La dancistoj estis kiel nimfoj. Por la Bolero, mi findas, ke la dancistoj estis al la servo de la muziko. La muzika interpreto estis originala, iomete malbonsona, iomete ĵaza al la komenco de la muzikaĵo. La kresĉendo estis sukcesa. Mi spertis emociojn kaj ektremojn. La teatrejo Mohamed la kvina estas bela spektejo.

Ĉi posttagmeze, mi kuradis 12 kilometrojn tra la kampoj en la montetoj kaj ebenaĵoj de Artezo. Mi iris ĝis la milita tombejo de la Unua Mondmilito “Trigris Lane Cemetery”. Tiu ejo havis fortajn kaj violentajn alfrontiĝojn inter aprilo 1917 kaj aprilo 1918. Estas multaj tombejoj de la Unua Mondmilito en la regiono. En la tombejo, estas kajero, en kiu oni povas skribi mesaĝon. La antaŭtagon, tri personoj el Anglio venis por honori la memoron de soldato. Ili ofertis florkronon. Estis kortuŝe. La familio de tiu soldato konservas lian memoron ekde pli ol unu jarcento. Mi meditis kelkajn momentojn por memoro, paco kaj espero. En la tombejo estas 86 britaj kaj 33 kanadaj soldatoj.

Nedomeblaj silentoj revo cizelita

ascendanta konscio

proksime al la adoba templo

surgenue malkvietaj ni trinkas ĉe la fonto mutajn akvojn de niaj sekretaj rememoroj

evitmovada spirito niaj pensoj drivas

enigmaj fadenfaskoj

ni devas iri trans la rokojn kaj la sablan polvon je la voko de la gibaj lunoj en la dezerto de niaj originoj

sen magneta punkto sen fiksa stelo nedireblaj noktoj

La unua tagmanĝo post la granda fasto, ni manĝis taĝinon de cidonioj kun juglandoj kaj migdaloj, fama plado de la maroka kuirarto. Estis bongustega manĝo.