Nedomeblaj
silentoj
revo
cizelita
ascendanta
konscio
proksime
al la adoba templo
surgenue
malkvietaj
ni trinkas
ĉe la fonto
mutajn akvojn
de niaj sekretaj rememoroj
evitmovada spirito
niaj pensoj drivas
enigmaj fadenfaskoj
ni devas iri trans
la rokojn kaj la sablan polvon
je la voko de la gibaj lunoj
en la dezerto de niaj originoj
sen magneta punkto
sen fiksa stelo
nedireblaj noktoj
La unua tagmanĝo post la granda fasto, ni manĝis taĝinon de cidonioj kun juglandoj kaj migdaloj, fama plado de la maroka kuirarto. Estis bongustega manĝo.
Hodiaŭ, la vetero estis tre varme. Ĉi-matene, mi marŝis en la Parko de la Araba Liga. Mi meditis sidate sur banko. Mi helpis katidon kiu estis blokita alte sur arbo. Posttagmeze, mi butikumis por aĉeti legumojn, manĝaĵojn. Poste, antaŭ la fastrompo, mi faris jogon kaj meditis en mia hamako.
Ĉi-vespere, ni rompis la faston kun mia bofamilio. Ni manĝis daktilojn, marokajn kukojn kun mielo nomatajn “Ŝbekia”, tradician supon nomatan “Harira”, sandviĉojn kun ovoj kaj pizoj, salatojn, kaj plenigitajn rulojn nomatajn “Breŭat”. Ni trinkis lakton, akvon kaj mentan teon. En Maroko, la Ramadano komenciĝis lastan mardon.
Ĉi-matene, pluvis. Post la sunleviĝo, mi kuris en la parko. Mi ŝatis vidi la belan lumon, kaj senti la odorojn de la pluvo kaj de la vegetaĵoj.
Hodiaŭ mi faris aeran jogon per hamako. Tio estas agrabla ekzercado kaj bona meditado. Mi estis tute senstreĉa. Poste mia edzino, ŝia fratino, ilia amikino kaj mi iris al la parko ĝis la sunsubiro.
Hodiaŭ estas bona tago. Ĉi-matene, mi paŝis en mia kvartalo por fari kelkajn aĉetaĵojn. Por memoro, mi fotis la detruitajn konstruaĵojn, kiuj datiĝis de la franca protekotorato en Maroko. Posttagmeze mi kuris dek kilometrojn laŭ la marbordo. La vetero kaj la pejzaĝo estis belaj.
Lastan semajnfinon ni promenis laŭ la esplanado apud la moskeo. Estis la ferioj por la marokaj lernejoj. Estis multe da homoj kaj infanoj. La etoso kaj la lumo estis agrabla. Mia bofratino manĝis helikojn kun spica supo. Vespere ni televidis filmojn ĉe mia bofamilio.
Dimanĉon 14-an de januaro, mia amiko, sia filino kaj mi ekskursis en Osaŭo valo en la Pireneoj. Ni surpiedigis neĝŝuo. Nia ekskurso komenciĝis je la altitudo de 1300 metroj. Ni marŝis dum du horoj ĝis 1600 m. Ni observis birdoj, blankdorsan buntpegon, kaj montaran remaĉbeston, izardon, simile al ĉamo. Ni haltis en la kabano de Aregatju. Mi kreis fajron en la kameno de la kabano kaj mia amiko preparis sandviĉojn. Tio estis neforgesebla ekskurso.
Vendredon, la 12-an de januaro, mi iris endoman rokgrimpadon kun mia amiko. Poste mi promenis en Paŭo. Antaŭ la Pireneoj mi meditis. Sekve mi iris legi en la biblioteko de Paŭo. La biblioteko estas granda kaj agrabla. Fine mi promenis en la Tonnet librajo, kiu estas tre bela kaj havas bonajn librojn.
Sabaton, la 13-an de januaro, mi iris ĉe amikoj en Eŭskujo. Mi vizitis la urbon de Kanbo. Poste, ni veturis al la Artzamendi monto. La vojo estis malvasta kaj sinua laŭ la Laĉea rivero. En ĉi tiu ejo, estas multe da muskoj kaj filikoj, kiuj kreskas sur arboj. Al la Artzamendi monto, ni vidis eŭskajn kuri liberajn poneojn nomiĝitajn en Eŭska Pottok. Ni paŝis ĝis krutaĵoj, kie nestiĝas ansergrifoj. Ni ankaŭ observis ruĝaj milvoj, korakoj kaj herbejpipio. Miaj amikoj estas natursciencistoj. Do estas facile kun ili lerni multaj detaloj.