Hieraŭ mi flugis el Parizo al Kazablanko. Post la ekflugo el la flughaveno Charles de Gaulle, situanta nordoriente de Parizo, la aviadilo turniĝis maldekstrume, desegnante buklon super la norda parto de la ĉefurbo. Mi admiris la Stadiono de Francio en Saint-Denis, la Bosko de Boulogne, kaj la kvartalon de La Défense kun la fama Granda Arko. La ĉielo estis nuba. Mi apenaŭ povis ekvidi la Ejfelturon kaj la Triumfarkon ĉe la Stela Placo.

Poste ni flugis super la nuboj. Ĉirkaŭ la Eŭska Lando, mi povis vidi malproksime la okcidentajn Pireneojn. Iliaj pintoj estis kovritaj de iom da neĝo. Mi provis rekoni la Pinton de Tagmezo de Ossau, sed mi ne sukcesis. Mi amas observi geografiajn vidindaĵojn kaj noti ilin en mia kajereto.

Post la transflugo de Hispanio, ni pasis super Andaluzio. Mi atente rigardis la mediteranean marbordon apud Malago. Mi konas iom tiun regionon: mi feriis kelkfoje inter Marbella kaj Malago, kaj antaŭe mi veturis tra ĝi, kiam ni vojaĝis per aŭto de Maroko al Francio.

Vidate el la ĉielo, ĉio ŝajnas paca. Sed tio estas nur impreso. Ĉi tie malsupre estas tro da perforto, konfliktoj kaj militoj. Mi pensis pri ĉiuj viktimoj tra la mondo.

Fine, la maroka marbordo aperis. Ni flugis super Tetuano, kaj mi vidis la Rifajn montojn. Ŝefŝaŭeno troviĝis maldekstre. Antaŭ la alteriĝo, la lumo de la sunsubiro kovris la pejzaĝon. Mi admiris la okrajn terojn de Maroko. Estis neforgesebla momento. Mi pensis: estas bone reveni hejmen.