turfalko

Hodiaŭ, la vetero estis tre varme. Ĉi-matene, mi marŝis en la Parko de la Araba Liga. Mi meditis sidate sur banko. Mi helpis katidon kiu estis blokita alte sur arbo. Posttagmeze, mi butikumis por aĉeti legumojn, manĝaĵojn. Poste, antaŭ la fastrompo, mi faris jogon kaj meditis en mia hamako.

Ĉi-vespere, ni rompis la faston kun mia bofamilio. Ni manĝis daktilojn, marokajn kukojn kun mielo nomatajn “Ŝbekia”, tradician supon nomatan “Harira”, sandviĉojn kun ovoj kaj pizoj, salatojn, kaj plenigitajn rulojn nomatajn “Breŭat”. Ni trinkis lakton, akvon kaj mentan teon. En Maroko, la Ramadano komenciĝis lastan mardon.

Ĉi-matene, pluvis. Post la sunleviĝo, mi kuris en la parko. Mi ŝatis vidi la belan lumon, kaj senti la odorojn de la pluvo kaj de la vegetaĵoj.

Hodiaŭ mi faris aeran jogon per hamako. Tio estas agrabla ekzercado kaj bona meditado. Mi estis tute senstreĉa. Poste mia edzino, ŝia fratino, ilia amikino kaj mi iris al la parko ĝis la sunsubiro.

Hodiaŭ estas bona tago. Ĉi-matene, mi paŝis en mia kvartalo por fari kelkajn aĉetaĵojn. Por memoro, mi fotis la detruitajn konstruaĵojn, kiuj datiĝis de la franca protekotorato en Maroko. Posttagmeze mi kuris dek kilometrojn laŭ la marbordo. La vetero kaj la pejzaĝo estis belaj.

Lastan semajnfinon ni promenis laŭ la esplanado apud la moskeo. Estis la ferioj por la marokaj lernejoj. Estis multe da homoj kaj infanoj. La etoso kaj la lumo estis agrabla. Mia bofratino manĝis helikojn kun spica supo. Vespere ni televidis filmojn ĉe mia bofamilio.

Dimanĉon 14-an de januaro, mia amiko, sia filino kaj mi ekskursis en Osaŭo valo en la Pireneoj. Ni surpiedigis neĝŝuo. Nia ekskurso komenciĝis je la altitudo de 1300 metroj. Ni marŝis dum du horoj ĝis 1600 m. Ni observis birdoj, blankdorsan buntpegon, kaj montaran remaĉbeston, izardon, simile al ĉamo. Ni haltis en la kabano de Aregatju. Mi kreis fajron en la kameno de la kabano kaj mia amiko preparis sandviĉojn. Tio estis neforgesebla ekskurso.

Vendredon, la 12-an de januaro, mi iris endoman rokgrimpadon kun mia amiko. Poste mi promenis en Paŭo. Antaŭ la Pireneoj mi meditis. Sekve mi iris legi en la biblioteko de Paŭo. La biblioteko estas granda kaj agrabla. Fine mi promenis en la Tonnet librajo, kiu estas tre bela kaj havas bonajn librojn.

Sabaton, la 13-an de januaro, mi iris ĉe amikoj en Eŭskujo. Mi vizitis la urbon de Kanbo. Poste, ni veturis al la Artzamendi monto. La vojo estis malvasta kaj sinua laŭ la Laĉea rivero. En ĉi tiu ejo, estas multe da muskoj kaj filikoj, kiuj kreskas sur arboj. Al la Artzamendi monto, ni vidis eŭskajn kuri liberajn poneojn nomiĝitajn en Eŭska Pottok. Ni paŝis ĝis krutaĵoj, kie nestiĝas ansergrifoj. Ni ankaŭ observis ruĝaj milvoj, korakoj kaj herbejpipio. Miaj amikoj estas natursciencistoj. Do estas facile kun ili lerni multaj detaloj.

Mi restis tri tagojn en la urbo Talence, proksime de Bordozo. Mi estis ĉe mia amikino kaj kolegino por labori iomete kaj havi bonan tempon. Marde neĝo falis. Nun mi ĵus alvenis trajne al Paŭo, apud la Pireneoj.

Malgraŭ la pluva kaj malvarma vetero, ni veturis ĝis la plaĝoj de Les Petites Dalles kaj Les Grandes Dalles en Normandio. Ĉi tiuj ambaŭ vilaĝoj havas belajn malnovajn vilaojn, la plej multaj el kiuj estas duaj hejmoj. La vorto Dalle venus de la norena lingvo “dalr” por indiki valon.