Hodiaŭ mi tagmanĝis bongustan salaton kun terpomoj, haringaĵo kaj fumaĵita trutaĵo, kuirita de mia bofrato. Poste ni butikumis en Fecamp. Mi vidis la plaĝon kun vespera lumo. Mia bofamilio donacis al mi belan lignan globkrajonon. Mi ĵus uzis ĝin por skribi esperante sur mia kajero. Mia bofratino estas nun interesa por lerni Esperanton. Mi estas tre feliĉa. La vespero estas malvarme. Do ni lignofajris en la kameno.
Hieraŭ mi vojaĝis per trajno de Araso al Fecamp en Normandio. Mi faris halton en la stacidomo de Rueno. Mi gastas ĉe mia bofratino kaj ŝia edzo. Mia bofrato montris al mi la laboron, kiun li faris en sia domo. Li konstruis insertan kamenon kaj instaladis tubojn por varmigi plurajn ĉambrojn. Hodiaŭ ni ricevis viziton de la kuzo de mia bofrato, kiu interesiĝas pri malnovaj aŭtoj. Li havas malnovan Renault 16.
Miaj deziroj por la nova jaro
Mi deziras, ke ni povu doni varmon kaj lumon al niaj intimuloj.
Mi deziras, ke ni havu pli da pacon inter homoj, kun ĉiuj estaĵoj, kaj kun nia Tero.
Mi deziras, ke ni estu pli multaj en Esperantujo.
Mi esperas, ke ni estu pli sindonaj.
Mi kampanjas por libera kaj kunuzita scio.
Hodiaŭ posttagmeze, mi vizitis la kristnaskan merkaton de Araso en norda Francio. Ĝi estas tre bela merkato. La iluminadoj estas impresaj.
Mia flugo iris bone. Post la ekflugo, la aviadilo sekvis la marokan atlantikan marbordon okcidente. La suno brilis malantaŭ ni, ĉar ni iris norden. La vidbildo estis beleca kaj tiel klara, ke mi povis vidi la montarojn de Meza Atlaso. Poste, la flugplano sekvis rekta linio tra Madrido, San Sebastiano, Bordeaux, kaj Parizo. Mi ankaŭ ekvidis la vaksantan giban lunon tra la fenestro. Unufoje, amikino diris al mi, ke ĉiam estas agrable super la nuboj. Ĉi tiu frazo devenas de kanto de la franca kantistino Zaho de Sagazan.
Mi nun estas en la flughaveno de Kazablanko. Mi komencas mian vojaĝon al Francio. Mi alvenis frue al la flughaveno. Mi ne ŝatas rapidi kaj preferas atendi, legi, skribi aŭ simple fari nenion.
Mi estas dankema. Mi ricevis plurajn mesaĝojn de mia familio, mia bofamilio, kaj amikoj dezirante al mi bonan vojaĝon.
Mi baldaŭ ferios. Mi povos legi plurajn francajn gazetojn dum miaj horoj de atendado kaj transportado : la Diplomatia Mondo, Alternativaj Ekonomikoj, Internacia Poŝto kun speciala versio por adoleskantoj
La dua de decembro, mi festis mian unuan jaron da lernado de Esperanto. Mi estas tre ĝoja. Mi lernas Esperanton per Duolingo kaj per mia mastodona esperanta profilo. Mi ŝatas skribi malfacilajn frazojn en mia kajero. Ĉiujn du semajnojn, mi provas skribi mallongan tekston sur mia mastodona konto.
Mi nun bezonas bonan esperantan gramatikan libron por plibonigi min. Ankaŭ, mi volas babili kun esperantistoj. Sed mi renkontas du obstaklojn. Unue, mi ne havas multe da libertempo. Due, estas tre malfacile por mi partopreni sociajn interagojn interrete kaj reale.
Hodiaŭ mi faris longan sportan promenadon de preskaŭ dek tri kilometroj. Mi marŝis al la lumturo El Hank, kaj sekve al la moskeo Hasano la Dua. La vetero estis tre bona. Mi renkontis promenantajn parojn kaj familiojn, ludantajn infanojn, naĝantajn homojn, fiŝistojn. Mi ŝatis vidi la ŝprucaĵojn de la ondoj sur la marmuro. Post la promenado, mi tagmanĝis bonegajn marokajn “batbutajn” panojn kun ovoj kaj pizoj. Mi ankaŭ trinkis sodakvon Oulmes. Tio estis tre plezuriga.
Mi ne povas dormi nun. La edzo de amikino ĵus suferis gravan cerban akcidenton. Li estas juna. Mia amikino kaj li havas du junajn gefilojn. Tio estas terura evento. Ni ne scias ĉu la kognaj kaj movaj sekvoj estos gravaj.